Nacia poeto

Du Fu
Rustaveli
Goethe
Dante
Cervantes
Shakespeare
Dickinson
Iqbal
Mickiewicz
Neruda
Senghor
Tagore
Vallejo
Arany
Burns

Nacia poeto estas poeto konsiderita de la tradicio kiel populara reprezentanto de la identeco, kredoj kaj principoj de partikulara nacia kulturo.[1] La nacia poeto kiel kultura heroo estas longdaŭra simbolo, distingebla el sinsekvaj tenantoj de burokrate nomumitaj al poetokronita posteno. La ideo kaj honoro de naciaj poetoj aperis ĉefe dum Romantismo, kiel figuro kiu helpis la plifirmigon de naciŝtatoj, ĉar ĝi havigas validigon de ties etno-lingvaj grupoj.[1]

Plej naciaj poetoj estas historiaj figuroj, kvankam ankaŭ kelkaj nuntempaj verkistoj kiu verkas por relative novaj aŭ renovigitaj naciaj literaturoj estas konsiderataj "naciaj poetoj." Kelkaj nacioj povas havi pli ol unu nacia poeto; la ideo de unusola estas ĉiam simpligo. Oni argumentis ke nacia poeto "devas verki poezion kiu forte identiĝas kun la nacia defendo – aŭ tio estas supozita",[2] kun aldona supozo "ke nacia poeto devas verki en nacia lingvo".[3]

Sekve estas listo de nacioj, kun ties asociaj naciaj poetoj. Ĝi ne estas listo de suverenaj ŝtatojlandoj, kvankam multaj el la nacioj listigitaj povas esti ankaŭ tio. La terminoj "nacio" (kiel kultura koncepto), "lando" (kiel geografia koncepto) kaj "ŝtato" (kiel politika koncepto) ne estas sinonimaj.

  1. 1,0 1,1 Nemoianu, Virgil. (2002) Esterhammer, Angela: "'National Poets’ in the Romantic Age: Emergence and Importance." Romantic Poetry. John Benjamins Publishing, p. 537. ISBN 9789027234506.
  2. John Neubauer, "Figures of National Poets", in Marcel Cornis-Pope and John Neubauer, eld., Figures of National Poets (2004), p. 11.
  3. Michael Baron, Language and Relationship in Wordsworth's Writing (1995), p. 13.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search